¿Cómo funciona Pasporta Servo 2.0?

El mundo cambia, y con él todxs nosotrxs. Como mucĥs de vosotrxs sabéis, TEJO actualmente se ocupa de una completa modernización del su servicio más famoso: Pasporta Servo. Se trata de una red de hospedaje para viajeros y funciona con el Esperanto. para ser un invitado de la red debes estar registrado en nuestra página y hablar esperanto. Para ser un huésped también.

Por favor, lee aquí abajo las preguntas más importanes (y las respuetas a éstas) sobre Pasporta Servo 2.0 y los cambios del proyecto. Sin duda, ¡encontrarás informaciones útiles e interesantes!

 

Sobre la renovación

Per què hem renovat Pasporta Servo?
Pasporta Servo estas bonega kaj dum la pasintaj jaroj bone funkciis kiel papera libreto. Sed por ke bonega ideo kiel tiu ĉi plue estu sukcesa, ĝi bezonas daŭre esti „reinventata“. Tial, TEJO decidis renovigi ĝin kaj eluzi la eblojn de la interreto por igi ĝin pli simpla, pli efika kaj pli bona ilo por internaciaj Esperantistaj vojaĝantoj. Kompili la ĉiujaran eldonon de PS estas grandega tasko, kiun dum 13 jaroj plenumis Derk Ederveen. Dank'al la nova reta sistemo, tiu tasko pli facilos kaj estos dividebla je pluraj personoj.
Kiel statas la laboroj?
Jam de pluraj monatoj skipo – programisto Joan Català el Katalunio kaj Joop Kiefte el Nederlando – laboras pri la nova reta sistemo. La aliĝado por membroj nun jam funkcias dum kelka tempo, kaj ankaŭ eblas trovi gastigantojn (kaj gastojn) per la retejo.
Kio ŝanĝiĝos?
La nova retpaĝo www.pasportaservo.org ofertas multajn eblojn kiuj ĝis nun ne estis: rekta aliĝo en la retejo, rapida ŝanĝo de informoj, kontaktiĝo per la retpaĝo, retaj mapoj kaj multaj aliaj. Tamen pluaperos la papera eldono kiel ĝis nun, kvankam en iom alia aspekto.

 

Pasporta Servo kaj la Reto

Ĉu oni plu bezonas la libron por gasti?
Ne, la posedo de la papera libro ne plu estas kondiĉo por esti gasto. Anstataŭe nun necesas esti membro de la reta sistemo (ĉu gastiganto aŭ ne). Tiel nun gastigantoj antaŭ la alveno de la gasto jam povas kontroli ties profilon en la retejo, kaj informiĝi pri la gasto.
Kiel oni aliĝos per la interreto?
Per simpla aliĝformularo en la retejo. Oni entajpos siajn informojn kaj povos tuj ilin kontroli kaj ŝanĝi laŭbezone. (Priskribo de la aliĝproceduro estas sube.)

 

Pasporta Servo ekster la Reto

Ĉu pluekzistos papera ekzemplero? Kiel ekhavi ĝin?
Jes, pluekzistos papera ekzemplero kaj ĝi estos havebla laŭ la kutimaj kanaloj. Ĝi estas mendebla ĉe la UEA-libroservo kaj aliaj Esperantaj librovendejoj.
Kiam aperos la ekzemplero?
Ĝi aperos post kiam plejmulto de la antaŭaj gastigantoj estas ankaŭ en la nova sistemo – ni esperas, ke tio jam estos la kazo fine de septembro.

Ĉu mi jam nun povas mendi la ekzempleron?
La papera PS-libreto estos mendebla en la libroservo kaj dissendota post ĝia printado en septembro.

 

Aliĝoproceduro

Ni volis, ke tio estu memklariga, sed eble ne tute sukcesis. Do, jen la bezonataj paŝoj por iĝi membro de Pasporta Servo (ĉu gastiganto, ĉu ne).

  1. Elektu Membriĝi – aŭ simple sekvu la ligon ĉi tie, aŭ supre en ĉe la rando de ĉiu paĝo.
  2. Elpensu uzantnomon por vi (kaj enmetu en la formularon). Tiu uzantnomo estos publike videbla, do se vi kontraŭos la aperon de via persona nomo, ne uzu ĝin, sed elpensu ion. Sed bone memoru tiun.
  3. Metu vian retpoŝtadreson. Ĝi estas uzata nur ene de la sistemo, ne montrata al aliaj uzantoj, sed aperos en la printita eldono.
  4. Indiku vian urbon kaj landon.
  5. Se vi volas, vi povas ankaŭ meti adreson de retpaĝo, kaj etan priskribon pri vi. (Vi povos tion poste ŝanĝi, do ne gravas fari tuj.)
  6. Elektu, ke vi akceptas la kondiĉon (unue legu ilin, kompreneble).

Vi ricevos konfirman retmesaĝon al via indikita adreso. Tio servas por kontroli, ĉu vi vere havas tiun retpoŝtadreson. Se ĝi ne alvenas ene de kelkaj horoj, io misfunkciis – vidu sube por tio.

  1. klaku la ligon en la konfirmia mesaĝo por konfirmi vian aliĝon.
  2. enmetu pasvorton elektitan de vi (dufoje), kaj klaku "Publikigi" (ne zorgu, ĝi ne publikigas la pasvorton).
  3. Vi povas en la sama paĝo elekti sur la mapo vian lokon, se vi volas, kaj sube alŝuti bildon de vi. (Poste denove klaku "publikigi").
  4. Ĉe "miaj informoj" (supre) vi nun enmetu pliajn informojn, kiel ekzemple vian nomon. Grava estas (se vi volas gastigi) ĉe "miaj detaloj" elekti "Mi pretas gastigi": Jes. Tiam ankaŭ via adreso indas, por ke homoj povu trovi vin (tio aperos en la papera libro). Tie eblas ankaŭ meti fotojn de via domo, ekzemple (kio verŝajne ne aperos en la libro).

Jen jam ĉio!
Vi nun povas rigardi la forumojn, legi blogojn aŭ serĉi aliajn membrojn (aŭ sur la monda mapo.

Kaj baldaŭ povos veni la unuaj gastoj (se vi elektis "mi volas esti gastiganto").

 

La konfirmo ne alvenas?

Tio foje povas okazi – ni ankoraŭ ne trovis la kialon por tio. Tiam vi povas uzi la "pasvort-retrovan" vojon – enmetu vian uzantnomon aŭ retpoŝtadreson, kaj oni sendas al vi ligon similan al la unua konfirmiga mesaĝo. Sekvu tiun ligon, kaj poste daŭrigu ĉe paŝo 7.



français
esperanto
فارسی
català
castellano
Eesti
        keel English español français italiano latviešu         lietuvių Nederlands Polski Português (bra) portuguese română         suomi Türkçe 日本語 Български Русский Nederlands         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti

© 1974-2009 Pasporta Servo

Council of Europe   TEJO   Povigita de Drupalo