Ekde la jaro 1974, Pasporta Servo estas esperantista reto tutmonda. Miloj da vojaĝemuloj, turistoj, laboristoj, studentoj, ktp. uzas ĝin semajnon post semajno.

Pasporta Servo estas adresaro de homoj el la tuta mondo, kiuj ofertas al uzantoj de tiu listo gasti en iliaj hejmoj senpage. La sola kondiĉo estas koni Esperanton. La mondo estas nia.

_Blogoj

Ĉina familio deziras gastigi infanon ĉirkaŭ 10jaraĝan

La 11jaraĝa ĉina infano Suno eklernis Esperanton en BEK-kurso sur Esperanto-Insulo en la 11a de januaro ĝis 12-a de februraro 2012. Ĉiutage la lernantoj lernas Esperanton 8 horojn en Esperanto-Insulo. La familio esperas gastigi ĉirkaŭ-samjaraĝan infanon dum tuta somera ferio(ĉirkaŭ 35 tagojn). Interesantoj bonvole skajpe kontaktu la familion. Skajpo:huangyinbao.

Mendo de hostalo en St.Petersburgo per esperanto

Se vi planas vojaĝi en St.Petersburgo, vi povas mendi hostalon per esperanto en retejo La Vojaĝo - vojaĝo.info. Pro aŭtomatika ŝanĝo de literoj de retejo de PS bonvolu viziti tion laŭ mallonga ligilo http://0pi.ru/dg

Redakteblo de la kontoj

Via profilo de Pasporta Servo denove plene redaktebla! Notu ke pro teknika kialo, pasportaservo.org translokiĝis al provizora nova loko: http://www.pasportaservo.danyuy.com/.

Vi povos konstati ke la profilformularo estas pli postulema. Tio ne estas senkiala, ĝi permesos pli facile prepari ontajn adreslibrojn.

Aron kaj Eli

Mi vojaĝas multe kune kun mia edzino. Kun ŝi mi divastigas la Esperanto movado en mia urbo kaj en aliaj landon. Mi deziras amikiĝi kun personoj de la tuta mondo.

Pasporta Servo serĉas helpantojn

Helpu ankaŭ vi al Pasporta Servo!

TEJO renovigas, refreŝigas, senerarigas sian sistemon de Pasporta Servo: kaj rilate la retpaĝon kaj rilate la libron; Volontulaj helpantoj estas serĉataj. Ne temas pri volontula laboro por kiu vi devus forlasi vian laboron aŭ studojn por iom ajn da tempo, sed pri helpo de via propra hejmo! La laboroj estas divideblaj inter pluraj personoj kaj ili postulas ĉiu-semajne ĉirkaŭ 3-4 horojn. Post kandidatiĝo vi povas priparoli la detalojn kun la koncerna persono.

Nova regularo por rankontigxoj

1. Ne sekvu virinojn nek junulinojn

2. Vivu kaj ne dormu

3. Lernu lingvojn sed ne studu ilin

4. Ripozu apud la maro kaj fumu, trinku, ĝoju

5. Aŭskultu polan popolan muzikon

6. Inventu viajn proprajn regulojn

7. Ne kredu je Slovakajn anĝelojn (ankoraŭ je Polajn)

8. Ne akceptu taŝonpason

9. Elektu la plej alta nivelo, sed lecionojn ne faru

_Novaĵoj

Bonvenon en Pasporta Servo 2.0: la internacia gastiga servo per Esperanto, nun en Interreto!

La mondo ŝanĝiĝas kaj kun ĝi ankaŭ ni ĉiuj. Kiel multaj el vi scias, TEJO nuntempe okupiĝas pri kompleta modernigo de sia plej furora servo: Pasporta Servo. Al la tradicia libreto aldoniĝos retpaĝaro, kiu havos saman celon sed donos multajn pliajn eblecojn.


Bonvolu legi ĉi-sube detalan intervjuon pri Pasporta Servo 2.0. Vi certe trovos multe da interesaj kaj utilaj informoj!



français
esperanto
فارسی
català
castellano
Eesti
        keel English español français italiano latviešu         lietuvių Nederlands Polski Português (bra) portuguese română         suomi Türkçe 日本語 Български Русский Nederlands         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti

© 1974-2009 Pasporta Servo

Council of Europe   TEJO   Povigita de Drupalo